Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 376 (2013-12-05)
[instru-german] Nova Elano por Juna Amiko

ILEI anoncas:

Juna Amiko, la revuo de ILEI por junaj lernantoj, havas novan redaktiston Stano Marcek el Slovakio kaj iras per nova elano al bonkvalita kaj enhavoricha eldonado. Stano Marcek eldonis kaj eldonas diversajn revuojn kaj verkis sukcesan lernolibron; do li kutimas plenumi tian taskon, kiel eldonadon de revuo por lernantoj. La dua numero de la jaro 2013 aperos antaù jarfino. En 2014 aperos 4 numeroj. Juna Amiko disponas je granda skipo de kunlaborantoj, entute 12 personoj, kelkaj el ili havas regulan rubrikon, aliaj sendas paghon laù emo. La antaùa redaktoro Stefan MacGill plu kunlaboros ene de la skipo. Stano Marcek ne nur laboras per plej modernaj kaj profesiaj teknikoj, sed esploras pri kontaktoj kun retaj lernpagharoj. Plie prezentighas eblo havis retajn ekzercojn lige kun la enhavo de la revuo.

La prezo de la abono por unu jaro: Al A-landoj: 16 Euro. Al B-landoj: 11 Euro (rabato ekde mendo de 3 ekzempleroj)

La abonopago iru al: UEA per konto de Juna Amiko: juna-l

La adreso por aboni la revuon: Sébastien Cyprich, Pollando, sebacyp ĉe jabster.pl.

La adreso de la redaktoro: redaktoro ĉe gmail.com

Abonu! Donacu abonon! Lernu amuze per Juna Amiko! Konigu la revuon en via loka klubo, landa asocio, ILEI sekcio! Kontribuu per amuzaj rakontoj, enigmoj, ludoj, kantoj!

Mireille Grosjean

Prezidanto de ILEI

En la nomo de AGEI gratulas kaj bondeziras al la nova redaktoro

Zsófia Kóródy

prezidanto de AGEI

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026